KIO ESTIS LA PLEJ GRANDA MERDO DE LA TERO? 🌎
Idioma: Esperanto (contém legenda em esperanto, português, italiano e inglês)
› Acompanhe as redes sociais: Telegram / Twitter / Patreon / Instagram / Ko-fi / Spotify
7 notes
·
View notes
Mi malkovris esperantan kanalon en Jutubo
Unutage mi decidis roli la serĉorezultojn de la vorto "Esperanto" kiam mi trovis ĝin.
Mi memoras pri la unua filmeto aperinta, tiu ĉi:
Mi sciis ke ĝi estus rakonto pro "Creepypasta", sed, kiam mi ekspektis, mi vidis ke ne estis nur unu, sed tri rakontoj, kaj unu el ili estas tiu kies nomo samas al la filmetotitolo. Mi tre ŝatis la rakontojn kaj eĉ pli ŝatis ĉar ili estas en Esperanto. Ankaŭ estas plot twists, plot twists kiujn mi certas ke vi ne atendus. Plue, ĝi havas subtitolojn. Por mi, kiu ofte miskomprenas kion oni parolas esperante, estis tre utilaj.
Mi do eniris la kanalon kaj vidis ke estis pli da filmetoj. Mi spektis ĉiujn, kaj unu el ili mi plej ŝatis:
La miniaturo: homo kun protekta vestaĵo kaj titolo "Alternativa Historio". Mi pensis: "Nu, jen mi estas spektonta rakonton kie la mondo sekvas alian vojon kun la viruso". Tamen la rakonto temas pri... Tempovojaĝado!! Kaj ĉi tio eĉ ne estis tio kio igis min plej ŝati ĉi filmeton.
Ĝi ankaŭ havas pli ol unu rakontoj. Du el ili temas pri io kio estas mia malforta punkto: sciencfikcio kaj temo kiun mi tute ne scias kiel nomi... Nu, mi volus diri resumon, sed mi vere ne povus rakonti ĝin sen diri intrigmalkaŝojn... La sciencfikcia rakonto, tamen, kio okazas estas ke parolas al ni persono kiu laboras pri kontroli kiu povas vojaĝi tra la tempo aŭ ne. Sed ĉi tio ne estas la afero ĉi tie, sed kion li faras poste. Li diras al ni kia aspektos la estonteco en nia templinio. Mi povus provi rakonti ĝin ĉi tie sed, kredu, pli bone estas se vi ĝin spektas ol mi rakonti.
Kaj mi eĉ ne parolis pri rakonto de alia filmeto, kie komencas fali anĝeloj el la ĉielo, ĉiuj mortintaj. Kaj estas ankaŭ plot twist ĉi tie. Kaj ĉi plot twist... Ve, tute surprizeble.
Nu, bonega filmeto, ambaŭ. Kaj, aspektante ĝin, mi vidis ke la kanalo ne rakontas nur rakontojn pri hororo, kun sango kaj mortoj, sed ankaŭ pri trilero, aŭ temoj filozofiaj. La lasta filmeto, ekzemple, estis pri homo kiu parolas kun Dio post kiam li mortis.
Estas ege interese vidi bonegan kanalon, des pli en Esperanto! Sube mi metis ligilon al la kanalo.
9 notes
·
View notes
Jutuba kanalo en Esperanto, kiu alŝutas bonegajn rakontojn 😯
Mi rekomendas! 💚
Plue, ĝi havas subtitolojn. Por mi, kiu ofte miskomprenas kion oni parolas esperante, estis tre utilaj.
16 notes
·
View notes
Twitter Kolekto de Herkso
YouTube Hazarde
YouTube Kolekto de Herkso
Esploranta lokojn per Guglo Tero - Hazarde 🌍
20 notes
·
View notes