Tumgik
#ex relegious
nurknabo · 3 years
Text
LINGVA LATINA PER SE ILLVSTRATA - CAPITVLVM QVINTVM
Kia ĉapitro, miaj amikoj, kia ĉapitro! Multaj aferoj estis lernitaj samtampe ĉi tie, pronomoj kaj pli da pronomoj!
Ĝi nomiĝas «Villa et Hortus».
Tumblr media
Rezume Emilia kaj siaj gefiloj estas en la ĝardeno. Julia vidas rozojn kaj montras ilin al sia patrino kaj fratoj. Unu el ŝiaj fratoj, Marko, diras ke ŝia nazo estas malbela. Julia ploras kaj eliras el la ĝardeno. Tiam, post kiam Emilia forpelas la knabojn de la peristilo, Markon puŝas Kinton en la akvon.
Kiel ĉiam, priskribante ilian rutinon. Kaj montrante kiel Marcus improbus puer est.
Ni havas ion novan ĉi tie: Julio ne estas hejme: li estas en opidumo. Kaj, malkaŝaĵo de la sekva ĉapitro, li irantas ien.
Ni jam konas la ablativan kazon, kiun oni devas uzi, se oni volas diri ke io estas ie. In oppido, in Italia, aŭ, uzante ekzemplon de tiu ĉapitro, in horto. Sed ĉi tie ni konas alia kazo en kiu ni ankaŭ uzas la ablativon: uzante la vortoj cum. Jes, ĝi signifas «kun».
Iulius in villa sua habitat cum magna familia.
La vorto villa konfuzis min, ĉar la portugala havas similan vorton, «vila», kiu ne havas la saman signifon de la latina vorto. En la portugala, «vila» signifas «loĝantaro de homoj malsupera ol la urbo, sed supera ol la vilaĝo». Ebla traduko al Esperanto estus «urbeto». Tiukaze, mi ne havis alian opinion eblon: mi bezonis gugli la signifon de tiu vorto. Ĝi signifas «granda kampara loĝejo». Estas ia alpdomo, ĉaledo, sed grandega kaj multekosta. Mi pensas ke mi ne malĝustas se mi nomas ĝin domo.
Ha, kaj novan verbon ni havas: habitat.
Nu, mi vidis cum, kaj kiel la vortoj ŝanĝiĝis kiam ĝi aperas poste ĝi. Sed mi ne komprenis la logikon. Do mi faris ion kion mi ne faris antaŭe: mi legis unue la grammatica latina. Mi ne pensas ke tio estas trompado. Mi ĝin faris ĉar mi pensas ke ne indas legi ion se vi ne komprenas tion. Do mi preferis kompreni kiel ĝi funkcias kaj tiam ĝin legi. Legante la gramatikon, mi vidis ke la vortoj ablativiĝas. La ŝablono estas:
(singulara | plurala)
Vira: -o | -is
Ina: -a | -is
Neŭtra: -o | -is
Ja facile, ĉu ne? Kaj kompreneble tio ne okazas nur al cum, sed ankaŭ al in. Kaj al aliaj vortoj, kiujn ni konos baldaŭ.
Sciante kiel la ablativon funkcias, ĉiuj frazoj faciliĝas:
Villa Iulii in magno horto est. In Italia sunt multae villae cum magnis hortis.
Simplega. Domaĝo ke, pensas mi, tiu simpleco ne daŭros longe, ĉar mi kredas ke estas ekceptoj, ke ne ĉiuj vortoj deklinaciiĝas same.
La novaj pronomoj
Eius ni jam konas. Ĝi estas kiel genitiva triapersona pronomo. Sed kaj ĝia plurala formo? Jen ĝi: eorum. Ekzemplo:
«In villa multi servi hibitant. Dominus eorum est Iulius.»
«Kaj ĉu tio estas uzata en ĉiuj ĝenroj kiel eius?», vi eble domandas. Ne. Neklarigeble la latina volis ke en singulara kazo ĝi estu la sama por ĉiuj, sed en la plurala, ĝi estu malsama. Se vi volas uzi ĝin, la genitivan kazon, rilatante al inaj vortoj, vi devos uzi earum. Ok, ne estas malfacile, sed eĉ tiel mi ne povas kompreni kial ĝia singulara versio ne havas la saman deklinacion.
«Ancillae quoque multae in villa habitant. Domina earum est Aemilia.»
Nun, vidu ĉi tion: «Hortus Iulii pulcher est, quia in eo sunt multae et pulchrae rosae liliaque.»
Atendu, kio estas eo? Eo estas pronomo kiu rilatas al hortus, en ĝia ablativa kazo horto.
Aldonu tiun al rosa, lilium, pulcher, foedus kaj ĉiuj aferoj supre kiujn mi diris. Tio estis kio estas en la unua paĝo sole. Kio okazas??? Ŭaŭ.
Kaj ĉu vi pensas ke ĝi haltis tie? Eĉ ne. La dua paĝo montras ĉi tion:
Tumblr media
La domplanto kaj pli ses vortoj novaj!!
Mi estos sincera: mi memoris neniun el tiuj vortoj, krom peristylum kaj cubicula. Kaj ostium, pro tio bildo:
Tumblr media
Fenestra estis facila, ĉar tio vorto ekzistas en Esperanto. Dankon Esperanto!
Tio ĉapitro havas belajn bildojn, kiuj montras la domon interne:
Tumblr media
Atrium et impluvium
Tumblr media
Kaj ne pensu ke tiu libro nur parolas pri la latina. Ĝi ankaŭ parolas pri etimologio, ĉar poste montri supran bildon, ĝi diras: «'Peristylum' est vocabulum Graecum.»
Mi tre ŝatus scii pli, kiel kio la vorto signifas.
Novaj personaj pronomoj: triapersonaj pronomoj estas nun kompletaj!
«Estne impluvium in peristylo? Id non in peristylo, sed in atrio est.»
Kaj, sekve: «Suntne magna eorum (servorum) cubila? Ea non magna sunt[...]»
Nun mi scias kiel diri «li», «ŝi» kaj «ĝi»! Is, ea, id. Bonega! Mi sentas ke la livro mem komenciĝis nun! Ĉar ni estas vidanta situaciojn pli kompleksaj kaj samtempe aperas vortoj esencaj por krei frazojn.
Kaj la plurala formo ankaŭ!
Ĉio kune kaj en la sama paĝo: la plurala formo de is ankaŭ aperas:
«Ubi dormiunt servi? Ii quoque in cubiculis dormiunt.»
Ĉu sole vira plurala formo? Ne, ne! Ina plurala formo ankaŭ aperas!
«Etiam ancillae multae in uno cubiculo dormiunt, neque eae magna cubicula habent.»
Ĉio samtampe! Mi bezonis halti kaj relegi ĝin kelkajn fojojn por ripari ĝin en mia menso.
Kaj la ĉapitro ne laciĝas! Tiam ĝi donas al vi tion: «Aemilia in peristylo est. Estne sola? Aemilia sola non est: liberi cum ea in peristylo adsunt.»
Bonŝance, la libro instrui bone. Ĝi estis facila por mi kompreni kio signifas ea: triapersona ina ablativa kazo.
Kune kun tio, aperas sine, la mala de cum. Simila al «sen» en Esperanto. Bonŝance la vortoj estas ankaŭ ablativoj post ĝi.
Bombardo de informoj!
Vidu kion mi devis lerni:
Tumblr media
Ni ne forgesu ke la ĉapitro instruas tion plus la aferoj kiujn mi montris antaŭe. Tio estas, multaj vortoj!
Mi komprenis la signifon de ab kaj ex, sed mi ne havis tradukon por tiuj vortoj. Mi volas diri, en Esperanto ni diris «de» en ambaŭ kazoj. La problemo estas ke mi ne scias kio tiuj vortoj signifas gramatike. Ex mi pensas ke estas «de tiu loko», «punkto de origino», kiel «from» en la angla. «Julia venas de la ĝardeno» Kaj ab? Mi komprenis la signifon de la vorto, dank'al la ilustraĵo, sed mi ne sciis kiel ĝi funkcias gramatike. Do, mi denove serĉis responson ekster la libro, en retejo nomita «Latin is Simple». Mi komprenis tiam ke gramatike ĝi signifas «foriri de certa punkto». Aŭ, uzante la verbon discedit: «Foriri de specifica punkto (Emilia) al alia ne specifita». Cetere, la vorto «for» en Esperanto havas similan signifon, kiu estas «moviĝi malproksime». Uzante tiun kiel prefikso, ni havas la verbon «foriri» (uzita supre), kiu mi pensas ke ĝi estas la perfekta traduko por tiu frazo: Julia foriras Emilia. Aŭ «Julia foriras de Emilia»? Mi ne scias.
Ĝi ne uzas «plaĉi al iu»
Aperas la sekva frazo: «Verba Marci Iuliam non delectant».
«Eble signifas “feliĉigi”?», mi pensis. Denove, mi uzis Latin is Simple. Kaj mi kredas ke tiaj konsultoj estus pli oftaj. Tie, mi vidas ke estas io kiel «sorĉi». Ne tiom malsama ol «feliĉigi». Sed mi min demandis: «Kial ĝi ne uzis la verbon “placeo”?» Verbo kiu signifas simple «plaĉi». Do mi memoris ke tiu verbo estas nerekta verbo, kiel Esperanto. Oni ne diras «Tio plaĉas min», sed «Tio plaĉas al mi». Same okazas al la latina. Do mi pensas ke la libro me uzis tiun verbon ĉar tio estus multe por nur unu ĉapitro, ĉar ĝi havus montri la nerekta kazo de la triapersona pronomo. Mi kredas ke baldaŭ mi vidos ĝin.
Triapersona pronomo, sed plurala!
Kio faris tiun ĉapitro malfacila ne estis la kvanto de novajn vortojn, sed la gramatikaj reguloj kiujn mi devas lerni por kompreni ilin, kaj batali por ne ilin konfuzi.
«Delia et Syria ex atrio veniunt. Aemilia eas interrogat.»
«“Age, Delia! Discede et interroga eos!”»
Estis tiom multaj vortoj, ke mi eĉ kreis tabelon simplan por mi sistemigi kion mi lernis ĝis nun. Vidu:
Tumblr media
Ea, id, ii, eae, eorum, earum, eos, eas, ambaŭ eo, ea, ambaŭ iis: ĉiuj tiuj mi lernis en nur unu ĉapitro.
La komo poste kelkaj vortoj estas ĉar mi scias ĉu ekzistas tria, tio estas, la neŭtra kazo.
Grammatica Latina
La gramatiko nenion novan havis. Jen la sama metodo por instrui. Montris kiel funkcias la akuzativo. Amuza afero estas ke kaj la nominativo kaj la akuzativo de la neŭtraj vortoj samas. Unu malpli afero por memori.
Ankaŭ montras la ablativon, sed mi jam pri ĝi parolis.
Imperativus et ablativus
Tie ĉi ni vidas ĉiujn kazojn de la imperativa formo de la verboj. Mi kredas ke tiu ŝablono ne ŝanĝiĝas, krom malregulaj verboj, kiel ĝi okazas al la itala, la portugala... Lingvoj derivitaj de la latina.
Denove, mi vidas konfuzo inter la du verboj kiuj finiĝas per -it. Mi ne scias kiel rekoni, kiel scii kiam temas pri unu kaj kiam temas pri alia.
Ni finigas, do, la ĉapitron! Jen frazo en la latina kiun mi ĉiam skribas: Iulia ab Aemilia discedit et iam in horto est, quia rosas videt. Rosae eam delectant.
Mi ne havas multan kreemon por krei frazojn, kaj la limigo kiun mi havas pro la kvanto multaj vortoj kiujn mi konas min komplikas. Sed tio baldaŭ ŝanĝiĝos.
5 notes · View notes