Tumgik
#la bonaj vortoj
nurknabo · 1 year
Text
EKSTREMA Esperantigado de vortoj per Esperantaj radikoj & afiksoj - Nomoj de firmaoj
Kial ĉi tiu Esperantigado estas ekstrema? Ĉar kutime nomoj de firmaoj, same kiel de landoj, urboj, ne estas tradukitaj, laŭ ilia sono oni kreas vorton. Sed hodiaŭ ni iros pli foren, ni ne nur esperantigos nomojn, sed tradukos ilin!
Fore apude, estas certa alternativa realo, alternativa realo en kiu ne la angla, sed Esperanto estas la ĉefa monda lingvo, kaj en kiu homoj koincide kreis la samajn grandajn entreprenojn/firmaojn kiujn ni havas ĉi-reale, sed kies nomoj, kompreneble, estas en Esperanto. Ni vidu, do, kiel estas tiuj ĉi nomoj, kion ni anstataŭe vidus, se ni vivus en tia realo.
Sociretejoj
Facebook
Facebook estas unu el la oftaj venontaj kazoj ĉi tie kie la traduko estas tute laŭvorta. Cetere ni eĉ jam havas la vorton esperantigitan: Vizaĝolibro. Eble eblus "Vizaĝlibro"?
Instagram
Kaj ne pensu ke ĉi afiŝo estos simple tradukoj, ĝi ankaŭ havas historion. Necesas kompreni kial oni elektis certan nomon por tiam ĝuste traduki.
"Instagram" estas kunmiksaĵo de "instant camera (tujfotilo)" kaj "telegram (telegramo)". Do, Tujgramo! Kaj mi aparte ŝatis kiel ĝi sonas.
Twitter
"Twitter", el birdoj, signifas "voko konsistanta el ripetaj temantaj sonoj". Esperante, la vorto estas pepado.
La entreprena nomo povas esti Pepado aŭ, se mi imagas ke la kreintoj volis nomon kiu sonas pli mojose, ili aldonis la sufikson -um. Do Pepumado.
Mastodon
Mastodon, mi ne scias kiom konata estas ĉi tio, estas laŭvorte nomo de elefantsimila besto, tial la maskoto de la programaro.
La vorto venas el la greka mast- "mamo" kaj - odon "dento". Aldonante -ul por ke tio havu sencon, ni havas: Mamdentulo!
Tumblr
La nomo derivas de la angla vorto "tumblelog", variaĵo en blogaro kiu emas esti pli mallonga aŭdvidaĵa afiŝado, kun teksto pli rapida kaj maldensa.
"Tumble" signifas "falo", kio laŭ mia kompreno rilatas al kio aspektas la enhava fluo en tumblelog, aro da nekonektitaj afiŝoj unu sub la alia. Tio sencas, iumaniere ni falas tra la afiŝoj per rulumado. Do ĉu ni perfekte povas diri ke ankaŭ Tvitero... aŭ mi diru Pepumado, estas tumblelog? Ĉi-kaze, oni preferis uzi pli metaforan sencon, dum en la alia oni volis esti pli laŭvorta.
Tumblr > Falumado
Reddit
Reddit estas ludo kun la vortoj "I read it".
Malfacila tio estas, ĉar, denove, estas nomo kiu funkcias en la angla. La Esperanta traduko estas "Mi legis ĝin". Sed la homoj de la paralela universo estas inteligentaj! Ili faris vortludon, kunigante la tri vortojn en unu: Mi Legis Ĝin > Legis Ĝin > Legisĝin > Legĝin. Legĝino!
Pinterest
Alia kunmiksaĵo, de "pin (desegnonajlo/prempinglo)" plus "interest (interezo)". Ni imagu ke la firmaoj de nia najbara universo estis bonaj, ne volis krei gigantan nomon kaj ne uzis antaŭelementon en la traduko de "pin". Do ni elektu inter "najlo" kaj "pinglo". Ĉar mi pensas ke ĝi sonas pli bone, mi prenos "najlo". Najlinterezo!
TikTok
Laŭ kion mi serĉis, oni diras ke TikTok estas onomatopeo de horloĝa sono, simbolante la mallongecon de la filmetoj en la aplikaĵo.
En Esperanto ni havas onomatopeon por horloĝan sonon, kaj mi antaŭdiras ke tio ne estas kiel la onomatopeo de nia dancfilmeta aplikaĵo, sed ankoraŭ bonas. TikTok en la paralela Esperanto-universo estas TikTak!
Tujmesaĝiloj
Messenger
Ne multe por diri ĉi tie, ĝi nur sekvas la saman simplan vojon de sia amiko Vizaĝlibro. Mesaĝisto!
WhatsApp
WhatsApp estas kazo preskaŭ kiel Reddit, sed pli malbona, ĉar ĝi formiĝas el angla vortludo "what's up" + "app" do la laŭvorta traduko ne estos ebla en Esperanto... Aŭ jes??
Vidu, mi elpensis du alternativojn ĉi-kaze. "What's up" estas neformala saluto. Esperante ni havas tian aferon, eĉ de ĝi ne estas io tute alia, sed variaĵo de la kutima maniero: Sal'. Do, jen, "app" = apo, "what's up" = sal > SalApo!
Tamen, kiel dirite, estas alia alternativo, kiu sonas pli mojose. Anstataŭ la mallongigo, oni uzis la kompletan vorton Saluton + apo, kaj jen ni havas: SalutApo!
Kaj mi tre ĝojas ke ĉiuj nomoj sonas ege interese. Esperantaj firmaaj nomoj ekzistu en nia universo ankaŭ.
Telegram
El tiuj nomoj kiuj venas el ekzistantaj vortoj, en Esperanta paralela universo, Telegramo!
Serĉiloj
Google
Alia nomo kun laŭvorta esperantigo. Kvankam "Google" estas misliterumo, fare de la firmaa fondinto Larry Page, de la vorto "googol", mi vidis neniun novaĵon ke tia afero okazis ĉe la Esperanto-universo.
"Googol" estas matematika termino nomanta nombron reprezentitan per la cifero sekvita de 100 nuloj, aŭ 10^100. Ĉi vorto, siavice, ekzistas en Esperanto: guglo. Do jen la nomo de la firmao: Guglo, kiun ni jam uzas en nia realo.
Bing
La vorto estis kreita kiel maniero memorigi homojn pri la sono farita en momento de malkovro kaj decidiĝo. Tio estas la ŝaltita lampo super la kapo 💡 Ĝi estas onomatopeo, kiu verŝajne ne ekzistas oficiale en nia Esperanto, sed ja en alia: "bing" plus "-o" > Bingo!
YouTube
Ankaŭ miksaĵo. "You" reprezentas ke la reteja enhavo estas kreata de individuaj uzantoj, ne de la retejo mem. "Tube" estas malnova maniero priparoli televidilon, pro ĝia aspekto. Ho, rigardu, hazarde en la alia universo oni ankaŭ nomis televidilon "tubo"! Do YouTube > ViTubo.
Aliaj
Apple
Ne klarigindas, ĉu ne? Pomo!
Microsoft
En ĉi tiu nomo mi sentis kvazaŭ mi marŝis ronde, finante tie kie mi komencis. Microsoft estas vortigo de la vortoj "microcomputer (mikrokomputilo)" kaj "software (programaro)". Tamen ne pensu ke la nomo uzos "programaro" kaj fariĝos strangaĵo. Vikipedio donas alternativon por "programaro", kiu estas ĝuste "softvaro". Do:
Microsoft > Mikrosofto
🤔 Nu, bone...
Amazon
El la serio vortoj kiuj ekzistas jam en Esperanto, Amazono!
Netflix
Plia miksaĵo. "Net" el "internet (interreto)" kaj "flix", mallongiga versio de "flicks", sinonimo por "filmo". Mi ne scias ĉu nia Esperanto tiom havas, sed la najbara Esperanto havas "reto" kiel sinonimo de "interreto". Mi ne trovis tian sinonimon por "filmo" en la paralela universo, sed tio ŝajne ne estis problemo, ĉar homoj tie sukcesis krei bonan nomon por ilia elsendfluo-servo:
Netflix > Retfilmo
Disney
"Disney" estas fakte familinomo, kaj kiel tia ĝi iros alimaniere ol la nomoj supraj. "Disney" venas el la franca kaj estas kunigo inter "de- (de-)" kaj "-isigny", loko de Calvados, Francio.
Ĉu ne estas mirinda koincido ke ekzistis iu nomata Valtero Elio Deisno ankaŭ en la alternativa Esperanto-realo kiu kreis firmaon per sia nomo? Valter Deisno! Ah, mi nur ŝatus scii ĉu Ludila Rakonto aŭ Neĝulino multe ŝanĝiĝis aŭ restis la samaj tie...
Uf! Mi pensas ke jam sufiĉas, ĉu ne? Devas manki aliaj nomoj, sed mi pensas ke mi listigis la ĉefajn. Tio estis tre interesa! La Esperantaj versioj surprize bone sonis kaj havis uzindan nomon por firmao.
Post ĉi tiu mirinda Esperantigado, mi certas ke ĉi tiu afiŝo meritas vian reblogon kaj vastigon al konatoj kaj aliaj sociretejoj!
14 notes · View notes
jansegers · 4 years
Text
nimi toki lon toki pona
Lingvonomoj
[...]
toki Sikipe[1] la albana
[...]
[1] - Alternative: toki Sipe
La vortoj por Albanio (ma Sipe) kaj la albana lingvo (toki Sikipe) estas la ununura paro, kies nomoj malkongruas en la listoj en la oficiala libro. Supozeble tio estas eraro. Estus rekomendinde uzi la saman vorton en la sama teksto (do aŭ la paron ma Sipe kaj toki Sipe, aŭ la paron ma Sikipe kaj toki Sikipe).
Ambaŭ Sipe kaj Sikipe estas bonaj laŭnormaj tokiponigoj de la albanaj vortoj shqip (/ʃcip/, la albana) kaj Shqipëri (/ʃcipəˈɾi/, Albanio). La unua elektas pli emfazi la silaban strukturon, dum la dua elektas konservi la konsonanton /c/.
Konsiderante, ke unu formo ne estas objektive pli bona ol la alia, la plej logika solvo estas akcepti Sipe kaj Sikipe kiel eblajn variaĵojn unu de la alia, por kiuj ne estas oficiale proponita prefero. [...]
https://tokipona.neocities.org/pu-lingvonomoj.html
#TokiPona #languages #toki #nimi_toki #anno2020 (estiimate)
0 notes
nurknabo · 3 years
Text
Kial lerni la latinan per la natura metodo?
Tumblr media
Jen teksto kiun mi trovis rete. Ĝi parolas pri la libro Lingua Latina Per Se Illustrata, kaj mi ĝin trovis tre interesa kaj decidis venigi ĝin ĉi tien.
Unue, kio estas natura metodo?
Natura metodo estas metodo de lingvo instruado ellaborita de Stephen Krashen kaj Tracy Terrel. Konsistas en enkonduki lingvon al la lernanto iom post iom. Kun la paso de la tempo, la lernanto komprenos gramatikon de tiu lingvo kaj ĝiajn vortojn, kiujn li bezonos por verki, legi ktp.
Oni, jes, lernas la lingvan strukturon, lernas kio estas verbo, objekto... Tamen ĝi sekvas organikan logikon, de la plej simpla al la plej kompleksa. La plej simplaj vortoj estas prezentitaj unue, kune kun tre simpla gramatiko, kaj tiam novaj vortoj, pli malfacilaj vortoj, sed vortoj kiuj estas facile lerneblaj dank'al la regado de la vortoj pli simplaj viditaj antaŭe. Kaj la novaj strukturoj gramatikaj ankaŭ estas lernitaj ĉar oni jam havas antaŭajn sciojn. Dum la malfacileco kreskos, pli da sekureco la lernanto havos por lerni la novajn aferojn. Ĝis la tuta ciklo estos fermita, kaj ĉio kio estas la fundamenta "skeleto" de la lingvo estas jam konata de la lernanto.
La vortoj, la gramatiko estas ĉiam prezentataj en kunteksto, kiun, parolante de Lingua Latina, estas la rakontoj. Aldone al la ekzercoj kiujn la lernanto devas fari.
Ŭaŭ, granda klarigo tio estis. Sed mi pensas ke tio estis interesa. Ni iru al la teksto.
La teksto unue montras domandon kiu lernantoj faras: "Kial mi dediĉu min al legi tekston verkitan nun, en la 20a jarcento, kaj ne iri rekte al la klasikaj originaloj kaj lerni la latinan rekte de la originaloj?" La "teksto verkita nun" estas Lingua Latina. Do, kio lernantoj demandas estas kial ne "iri rekte al la klasika teksto aŭ iu alia, kiel la biblio kaj per legado de ĝi lernu ĉion bezonatan". Mi pensas ke la respondo estas evidenta: kial iu eklernus, ne nur la latina, sed iun alian lingvon, irante rekte al nedidaktaj tekstoj, kiuj estis faritaj por denaskaj/flue parolantoj? Jes, eblas lerni tiel, sed, damne, ĉu vi povas vidi kiom da tempo necesus?
Sekve, la teksto donas al la libro bonajn laŭdojn. "Ĝi estas senriproĉa. Nenio lernota tie kontraŭdiras tion kio estas en la klasikaj tekstoj. Ĝi estas pura latino, kun ekzempla korekto. Ĝi ne enhavas erarojn, kio ne okazas kun aliaj libroj verkitaj pli lastatempe kaj vaste uzataj." Ŭaŭ, tio libro estas vere bona, ĉu ne? Ankaŭ parolas pri tio kion mi priparolis antaŭe: "Ĉu eblas lerni legante tekston kaj tradukante el vortaro vorton post vorto ĝis vi akiros vortprovizon? Jes, eblas, sed ĝi estas fuŝa metodo. Se ne ekzistas rigora disciplino fare de la studento kaj efika parkeriga maniero kiu permesas ensorbi ĉiujn tiujn sciojn, ne estos garantio de lernado."
Kiel funkcias Lingua Latina Per Se Illustrata?
Lingua Latina necesis proksimume 20 jarojn por esti skribita, krom esti legintis kaj korektintis de pluraj latinaj instruistoj tra la mondo.
Ĉi tie ĝi diras aferon kiun mi ne sciis, ke la libro uzas frekvencan vortprovizon, tio estas, ĉiu vorto aperos la necesan fojon por ke ĝi estu lernita kaj memorigita. La nombro de fojoj kiam la libro ripetas vortojn estas definita, ne hazarda! Kaj alia: la libro havas mezure 1400 ĝis 1500 vortoj, kaj ne nur tio, tiuj vortoj estas vortoj kiujn ĉiuj devas lerni koni por legi plej multajn latinajn vortojn. Ho... Mi ne kredas ke mi lernos 1500 latinajn vortojn... Bone, ni komencis, ni finos. Diras ankaŭ ke la latina havas 50 000 vortojn.
Alia informo kiu suprezis min: "La libro enhavas la tutan gramatikon. Ĉio estas enmontrita en en unu sola volumo: la deklinacio, la konjunkcioj, la verbaj tempoj, la verb-nominalaj konkordancoj, ktp. Mi agnoskas ke mi ne multe atendis de la libro... Mi ne pensis ke ĝi donus la TUTAN gramatikon. Kvankam, rigardante la aferojn kiujn estas aparentante nun (ĉapitro 6), ĝi estas io antaŭvidebla, konsiderante ke la libro havas pli ol 30 ĉapitrojn.
Tre vera tio kio la teksto diras, ke la libro donas necesan vortprovizon, la tutan gramatikon kaj kunfandigas ilin en rakonton kun komenco, mezo kaj fino. Tio gravas ĉar la lernado ne reduktiĝas al traduko de frazoj, kiel: Regina in silva intrat. Kial? Kial ŝi eniras la arbaron? La studento malfacile memoros tiun frazon morgaŭ. Sed en rakonto li memoros." Ekzakte! Ĉar ekzistas rakontoj, estas pli facila memori kion mi lernis. Interesa ke la teksto diras ke la vortoj kaj gramatikaj reguloj aperas nombro de fojoj necesaj por oni lerni. Mi min demandas kiel oni scias tion.
Diferenco inter lingva instruado kaj ĝia gramatiko
"Lingvo estas lingvo. Estas bonaj kaj malbonaj metodoj por instrui lingvon. Ju pli la metodo forgesas ke la latina estas lingvo, des pli malbona ĝi fariĝas. La Latina Gramatiko de Napoleão Mendes de Almeida estas bonega libro, sed, kiel diras la nomo, ĝi utilas por lerni grametikon, ne la lingvon.
"Mi prenu ekzemplon. La genitiva kazo de la latina respondas al la adnoma adjunkto de Esperanto: filius Dei, filo de Dio. Se ni demandus Erasmo, unu el la plej grandaj latinlingvanoj en tempoj, kiam ĝi jam estis morta lingvo, kio estas adnoma adjunkto, li ne povus respondi. Kaj genitivo? Jes, tio jes. Sed li eksciis tion post kiam li komprenis la diferencon inter filius Deus kaj filius Dei, kaj NENIU provis instrui al li la diferencon klarigante kio estas genitivo, des malpli adnoma adjunkto. Jen la diferenco inter lingva instruado kaj gramatiko."
Bona argumento. Mi komprenis ke oni ne povus lerni la latinan rigardante nur ĝia gramatiko, ĉar oni ne havus praktikon.
Multe interesa estas la teksto. Se tio metodo funcikas kun la latina, funkcios kun alian lingvon ankaŭ. Mi povas serĉi libron kiu uzas tiun metodon por instrui lingvon kiun mi volas lerni.
Fonto: https://www.scholaclassica.com/2019/02/04/por-que-aprender-latim-pelo-metodo-natural/
4 notes · View notes